Hodiaŭ mi vizitis DuaVivon kune kun mia amikino. Ni vizitis ankaŭ Esperanto-Landon kaj atendis aliajn esperantistojn. Atendante ni babilis kompreneble. Feliĉe en EL ne estas neĝo kaj aspektas printempe. :)
Mi havas demandon al japanaj esperantistoj:
tiujn ĉi paperaj, pendantaj aĵoj - pri kio servas?
Hodiaŭ mi en Dua vivo vizitis du japanajn lokojn:
Mi ŝatas tiujn lokojn, ĉar ili memorigas almi,kiam mi estis novulino en DV kaj kune kun mia japana amiko vizitis japanan lokon en DV kaj ni kune vojaĝis per rikŝo. Mi nenim vizitis Japanujon realvive, do per similaj lokoj mi povas eĉ iomete rigardi kiel aspektas Japanujo.
Jes…. ankaŭ en Esperanto-Lando neĝis. Strange, ĉu? ;) Sed feliĉe tiu ĉi virtuala neĝo ne estas malseka kaj malvarma. :D
Mi sukcesis solvi problemon kun mia rolfiguro kaj decidis partopreni vendredan Babilorondon.
En vendejo Vero Modero mi trovis donacojn por viroj - plenajn rolfigurojn. En ĉiu paketo estas haŭto, figuro kaj vestaĵoj. Por ricevi la donacojn oni devas aliĝi al grupo Vero Modero (aliĝo estas senpaga), poste veni al vendejo kaj preni tiujn, kiuj plaĉas al ni. Oni povas preni ĉiujn. :) Ĉi tiu verda aŭto ankaŭ estas grupodonaco.
Donacoj por virinoj situas ĉi tie.
Ĉi tiu blanka nubeto (aŭ nebuleto) ĉe la foto estas mia rolfiguro. Tiel mi vidas ĝin dum lastaj tagoj. Fakte, ĉi tio foje okazis, sed ne daŭris longe, tamen nun tio daŭras ĉe mi, bedaŭrinde. :( Tiu afero iom malvolontigas min pri viziti Duavivon.
Post mia hodiaŭa veno al Dua Vivo mi troviĝis en subĉiela parto de Esperanto-lando (ĉi tie okazas ĉiuvendredaj Babiladoj). Mi volis iom modifi parton de vestaĵo en mia rolfiguro (avataro). Dum, kiam mi faris tion, aperis Vail. Okazis, ke li estas esperantisto (ĉar mi antaŭe ne konis lin) kaj ni komencis interparoli. Li diris, ke li partoprenis kurson de Triksi pasintjare. Poste li devis vespermanĝi, do li forlasis Duavivon. Mi venis al EL kaj deĵoris dum unu horo. Aperis nur Karim, sed li ne estas parolema. :)